Juan Bosch

Juan Bosch
Persona informo
Juan Bosch
Naskiĝo 30-an de junio 1909 (1909-06-30)
en La Vega Province
Morto 1-an de novembro 2001 (2001-11-01) (92-jaraĝa)
en Salcedo
Mortis per Respiratory distress (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Monseñor Nouel Province (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Domingo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Revolucia Dominga Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Emilio Bosch Gaviño (naskiĝis la 30-an de junio 1909 en La Vega, mortis la 1-an de novembro 2001 en Santo Domingo) estis la unua demokratie elektita prezidanto de la Dominika Respubliko post la diktatoreco de Trujillo en 1961. Li ankaŭ estis famkonata verkisto de noveloj kaj rakontoj.

En 1937, Bosch kiu kontraŭis la diktatorecan registaron de Rafael Trujillo, devis ekziliĝi. En 1939 li fondis kun aliaj ekzilintoj la Dominikan Revolucian Partion en Havano, Kubo.

En 1961 Trujillo estis atencita. (Dominikanoj preferas nomii ekzekuto "ajusticiamento"). Bosch revenis al la Dominika Respubliko kaj estis elektita prezidanto en decembro 1962 kun la subteno de la Dominika Revolucia Partio, sed estis poste forigita de sia posteno per puĉo subtenata de Usono, sep monatojn post liaj socialistaj reformoj.

En 1965 armeaj oficiroj ribelis kontraŭ la asembleo por restarigi la registaron de Bosch. Konsekvence la usona prezidanto Lyndon Johnson sendis 20 000 soldatojn por malhelpi la revolucion kaj tiel eviti "alian Kubon".

Li forlasis la Dominikan Revolucian Partion en 1973, kaj fondis la Dominikan Liberigan Partion (Partido de la Liberación Dominicana PLD)

Kiel konkuranto de Joaquín Balaguer, Bosch restis grava figuro en la politiko de la Dominika Respubliko. Sub la PLD li konkuris por la prezidanteco en 1978, 1982, 1986, 1990 kaj 1994.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search